Ekstera efiko

Ekstera efiko en ekonomio estas la nekompensita efiko (plej ofte damaĝo) de ekonomiaj decidoj (de la produktanto aŭ konsumanto) je la nepartoprena tria flanko.

La negativaj eksteraj efikoj estas nomataj kiel eksteraj kostoj kaj la pozitivaj kiel eksteraj utiloj. Ekstera efiko signifas, ke tiuj efikoj ne aperas sur la merkato en prezo de la varo.

Negativa ekstera efiko havas precipe en la energioproduktaj industriaj branĉoj kaj la trafiko. La efiko trafas precipe la medipoluadon (aero, grundo, grundoakvoj) kaj trouzon de la teraj resursoj.

La intereso de la firmaoj estas eksterigo de la kostoj (plej ofte je medio), dum la intereso de la socio estas la internigo de la kostoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search